nederlanda politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Andreas Antonius Maria (Dries) van Agt (Geldrop, la 2-an de februaro 1931 - Nimego, la 5-an de februaro 2024) estis nederlanda juristo, politikisto kaj diplomato. Li estis ekde 1977 ĝis 1982 ĉefministro de Nederlando. Li estis membro de la politika partio CDA.
Van Agt estas filo de Frans van Agt (teksaĵofabrikisto) kaj Anna Frencken. Post akiro de la diplomo gimnazio-A je la Augustinianum en Eindhoven li studis juron je la Katolika Universitato de Nijmegen. Li estis membro de la studenta asocio 'Carolus Magnus' kaj faris sian licencian ekzamenon kun laŭdo en 1955.
Van Agt estas ekde 1958 edzo de Eugenie Krekelberg kaj havas tri gefilojn: Eugenie, Frans kaj Caroline kaj 5 genepojn. Li estas honora civitano de la komunumo Geldrop-Mierlo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.