meteorfluo From Wikipedia, the free encyclopedia
Drakidoj aŭ Oktobraj drakidoj estas meteorfluo aktiva en Oktobro kies patra korpo estas la perioda kometo 21P/Giacobini-Zinner. Preskaŭ ĉiuj meteoroidoj kiuj falas direkte al la Tero vaporiĝas pro frotado longe antaŭ atingo de la surfaco. Drakidoj estas plej bone observeblaj post sunsubiro en areo kun klara malhela ĉielo.
Drakidoj | |
Patra korpo | 21P/Giacobini-Zinner |
---|---|
Radianto | |
Konstelacio | Drako |
Rektascensio | 17h 28m |
Deklinacio | 54° |
Ecoj | |
Aktiva dum | Oktobro |
Maksimumo | 8-a de Oktobro |
Zenita hora ofteco | varia |
Listo de meteorfluoj | |
En 1933[1][2] kaj 1946[2] drakidoj havis zenitan horan oftecon de miloj da meteoroj videblaj en horo, inter la plej imponaj meteorŝtormoj de la 20-a jarcento. Maloftaj plialtigoj de aktivado povas okazi kiam la Tero moviĝas tra pli densa parto de la kometa ruinfluo; ekzemple, en 1998, ofteco subite pintis[3][4] kaj denove pintis (malpli sensacie) en 2005.[5] Plialtigita aktivado de drakidoj okazis[6] kiel antaŭvidite[7][8][9] la 8-an de oktobro 2011, kvankam unuaĝiba Luno reduktis la nombron da meteoroj vide observitaj. Dum la radarobservado de la fluo en 2012 oni detektis ĝis 1000 meteorojn je horo. La plialtigita aktivado en 2012 eble estis kaŭzita de la mallarĝa spuro de polvo kaj derompaĵoj postlasita per la patra kometo en 1959.[10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.