Doğan Akhanlı
germana verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Doğan Akhanlı (naskiĝis la 18-an de marto 1957 en Şavşat; mortis la 31-a de oktobro 2021 en Berlino[1]) estis turka verkisto kiu vivas en ekzilo en Germanio kie li vivis en Kolonjo depost la 1990aj jaroj.
Doğan Akhanlı | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1957 (1957-03-18) en Şavşat | ||||
Morto | 31-an de oktobro 2021 (2021-10-31) (64-jaraĝa) en Berlino | ||||
Lingvoj | turka • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio (2001–) Turkio (–1998) vd | ||||
Partio | Revolutionary Communist Party of Turkey (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto homrajta aktivulo vd | ||||
Aktiva en | Kolonjo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia verkaro graviĝas ĉirkaŭ la ĉefaj genocidoj de la 20a jarcento, la sistema ekstermo de la armenoj kaj la judoj. Kritikantoj ankaŭ laŭdas lin pro lia rakontado kaj lia engaĝiĝo por homaj rajtoj. Ĝenerale ili laŭdas lin pro lia engaĝiĝo kaj precipe laŭdas lin por lia laboro ĉe turkaj disidentoj. Lia politika vidpunkto gvidis al pluraj arestoj.
Je la 19-a de aŭgusto 2017, Akhanlı estis arestita en Granada fare de la hispana polico je la peto de la turkaj aŭtoritatoj.[2] Post interveno de la germana ministro de eksterlanda politiko, Sigmar Gabriel, li estis liberigita, sed li ricevis malpermeson forlasi Madridon antaŭ ol la hispana tribunalo decidintus pri la turka ekstradicia peto. La 20-an de aŭgusto 2017 la germana kanceliero Angela Merkel akre kritikis la turkan registaron pro misuzo de la internacia institucio Interpol.[3]