![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Gizzard_Shad_Dorosoma_cepedianum.jpg/640px-Gizzard_Shad_Dorosoma_cepedianum.jpg&w=640&q=50)
Dorosomatidae
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dorosomatidae (Dorosomatedoj) estas familio de fiŝoj en la ordo Clupeiformes,[1] kiu vivas precipe en tropikaj kaj subtropikaj oceanoj. Iuj specioj vivas in pli malvarmaj latitudoj aŭ en dolĉaj akvoj, interalie Tanganjiko.
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Diagnoza karaktero de Dorosomatidae estas la neimbrikita branka filtrilo. La nuna koncepto de la familio baziĝas sur genetika komparo.[2][1] Ĝis 2014 oni inkludis en la grupo laŭ morfologia diagnozo nur la genrojn Anodontostoma, Clupanodon, Dorosoma, Gonialosa, Konosirus kaj Nematalosa, kaj ĝis 2022 oni konsideris ĝin subfamilio de Clupeidae.
Dorosomatidae estas la plej proksima parenco (frata taksono) de Alosidae. Ili verŝajne disiĝis antaŭ 45-61 milionoj da jaroj. La okcidentafrikaj freŝakvaj haringoj verŝajne disiĝis de maraj dorosomatedoj antaŭ 24-34 milionoj da jaroj.[1]