franca departemento From Wikipedia, the free encyclopedia
Dordogne [dɔʁdɔɲ], okcitane Dordonha [durdunjo], en Esperanto Dordonjo, estas unu el la departementoj de la sudokcidenta franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi respondas al la malnovfranca provinco kaj natura regiono Périgord. Ĝi estas 9 060 km2 granda kaj havas 416 909 loĝantojn. La ĉefurbo estas la bela historia urbo Périgueux. Aliaj gravaj urboj : Bergerac, Nontron kaj Sarlat-la-Canéda. La departemento nun kovras la historian teritorion de Périgord, kaj entute havas 545 komunumojn.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dordogne (rivero). |
Dordogne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 24 |
Prefektejo | Périgueux |
Subprefektejoj | Bergerac Nontron Sarlat-la-Canéda |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 413 730 (2021) |
Areo | 9 060 km² |
Loĝdenso | 46 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 25 |
Komunumaroj | 26 |
Komunumoj | 545 |
La pejzaĝoj de Dordogne prezentiĝas kiel serio da valoj kaj montetoj, kaj ankaŭ la kalkŝtonaj altebenaĵoj de la centra Périgord.
La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Agrikulturo ludas gravan rolon en tiu departemento, kie industrio malmulte disvolviĝis kaj prosperis. La Dordogne aparte famas pro sia riĉa gastronomio: anasoj, anseroj, vinoj, tritiko, maizo, ktp.
La kultura kaj historia patrimonio de Dordogne apartenas al la plej riĉaj de tuta Francio: prahistoriaj grotoj (Montignac-Lascaux, Grand-Roc, Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil, Rouffignac) - pli ol 1500 mezepokaj kasteloj (Castelnaud, Beynac, Bourdeilles, Fages, Hautefort, Montbazillac, Puyguilhem, ktp…), mezepokaj urboj kaj vilaĝoj (ekzemple Périgueux aŭ Montpazier), pli ol 400 romanikaj preĝejoj, kaj la kvieteco de la kamparo faras el tiu departemento unu el la ĉefaj turismaj destinoj de Francio.
Tie naskiĝis Théophile Cart, Michel de Montaigne.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.