Domo Latina (latineDomus Latina) estas societo fondita de Guy Licoppe - prezidanto de la Fondaĵo Melissa - en la 16-a de decembro 1989. Renkontiĝloko regula estas domo en Bruselo, kie oni praktikas la latinan lingvon kiel vivan lingvon babilante, prelegante kaj kreante novajn vortojn por la moderna vivo. En 2005 oni kunvenis eĉ en la Erasma Domo.
Traduko: Tie ĉi kaŝas sin la Nova Romo sed ne mute: inter amikoj oni renovigas paŝon post paŝo la malnovan latinan lingvon. Tie ĉi retoras Guy laŭ la modelo de Cicerono kaj lia aŭskultantaro respondas flue kiel romiaj senatanoj. El la floroj de Latio la abelo, Melissa, ĉerpadas novan mielon, kiun ĝi poste disdonos trans la marbordoj kaj oceanoj: brilos nova stelo forpelonta la ombrojn pro sia venkanta klareco. Tiu ĉi rojo redonos al vi, Romulo, la riveron Tibero kaj de tie ĉi revenos la regno de Saturno en refaritan mondon.