Domego de Quaid-e-Azam
From Wikipedia, the free encyclopedia
La domego de Quaid-e-Azam (urdue قائدِ اعظم کا گھر; Quaid-e-Azam signifas «grandan gvidanton»), ankaŭ nomata kiel domo Flagstango (angle Flagstaff House),[1] estas domo-muzeo dediĉita al la vivo de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano. La domego troviĝas en Karaĉio, en la provinco Sindo de Pakistano, kaj estis desegnita de brita arĥitekto Moses Somake.
Rapidaj faktoj Quaid-e-Azam, urdue قائدِ اعظم کا گھر ...
Domego de Quaid-e-Azam | |||
---|---|---|---|
urdue قائدِ اعظم کا گھر | |||
angle Quaid-e-Azam House | |||
Domo-muzeo | |||
Fronta vido de la domo-muzeo en Karaĉio. | |||
muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Ŝtato | Sindo | ||
Municipo | Karaĉio | ||
Koordinatoj | 24° 50′ 56″ N, 67° 2′ 3″ O (mapo)24.8488867.03415 | ||
Arkitekto | Moses Somake | ||
Materialo | Grejso el Gizri | ||
Posedanto de la loko | Registaro de Pakistano | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
|
|||
|
|||
Domego de Quaid-e-Azam | |||
Vikimedia Komunejo: Quaid-e-Azam House [+] | |||
Fermi
Tiu estis la ĉefa loĝejo de Ĝinah, kiu loĝis tie ekde 1944 ĝis sia morto en 1948. Eĉ lia fratino Fatima Ĝinah loĝis tie, ĝis 1964. Ĝin aĉetis Ĝinah en 1943 kontraŭ 150 000 Pakistanaj rupioj. La konstruaĵon akiris poste en 1985 la Pakistana registaro, kiu transformis ĝin en muzeon.[2]