Dom-Muzeo Diego Rivera kaj Frida Kahlo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dom-Muzeo Diego Rivera kaj Frida Kahlo aŭ en hispana Museo Casa Estudio Diego Rivera y Frida Kahlo troviĝas en la sudo de Meksikurbo kaj estas dediĉita al konservado de la memoro de la fama murpentristo kaj de lia edzino same pentristino, same kiel al studo kaj analizo de ties arta generacio.
Rapidaj faktoj muzeo, muzeo [+] ...
Dom-Muzeo Diego Rivera kaj Frida Kahlo | ||
---|---|---|
muzeo | ||
muzeo [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Situo | Meksikurbo | |
- koordinatoj | 19° 20′ 59″ N, 99° 11′ 51″ U (mapo)19.34960556-99.19736389 | |
Arkitekto | Juan O'Gorman | |
Kreo | 1931 | |
Konstruado | 1932 | |
Dom-Muzeo Diego Rivera kaj Frida Kahlo | ||
Vikimedia Komunejo: Diego Rivera & Frida Kahlo Studio [+] | ||
Fermi
Pro mendo de Diego Rivera, en 1931 Juan O'Gorman dezajnis unu el unuaj konstruaĵoj funkciismaj de Latinameriko: nome domo por la pentristo kaj alia por lia edzino Frida Kahlo, kie ĉiu havu sian propran laborejon.[1] Temas pri du blokoj el senornama betono, kiuj hejmigas po unu domon, nome ruĝa kun blanka (la pentristo) kaj blua (por la artistino), sendependaj unu de la alia kaj unuigitaj nur per malgranda ponto en ties supra parto.[2]