![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3b/Dolores_del_R%25C3%25ADo_in_The_Fugitive_%25281947_film%2529.jpg/640px-Dolores_del_R%25C3%25ADo_in_The_Fugitive_%25281947_film%2529.jpg&w=640&q=50)
Dolores del Río
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dolores DEL RIO (hispanlingva prononco: [doˈloɾez ðel ˈri.o]; denaske María de los Dolores Asúnsolo López-Negrete; 3a de aŭgusto 1904[1] – 11a de aprilo 1983) estis meksika aktorino de kino, televido, kaj teatro. Pro sia kariero kiu daŭris pli ol 50 jaroj, ŝi estas konsiderata la unua grava ino de Latinameriko kiu iĝis stelulino en Holivudo,[2][3][4] pere elstara kariero en usonaj filmoj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Ŝi estis konsiderata ankaŭ unu el la plej gravaj inaj figuroj en la Ora Epoko de la Meksika Kinarto en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.[5] Dolores del Río estas memorata kiel unu el la plej belaj vizaĝoj de la kinarto en sia epoko.[6]
Dolores del Río | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Dolores del rio | |||||
Naskonomo | María de los Dolores Asúnsolo y López Negrete | ||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1904 (1904-08-03) en Victoria de Durango | ||||
Morto | 11-an de aprilo 1983 (1983-04-11) (78-jaraĝa) en Newport Beach | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Hepata nefunkciado ![]() | ||||
Tombo | Rotonda de las Personas Ilustres (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | meksika hispana lingvo • usona angla vd | ||||
Loĝloko | Durango vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Jesús Leonardo Asúnsolo Jacques (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Antonia López-Negrete (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Cedric Gibbons (1930–1941) ![]() | ||||
Amkunulo | Orson Welles (1938–1941) ![]() | ||||
Parencoj | María Asúnsolo (en) ![]() Ignacio Asúnsolo (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro televida aktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1925–1978 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post esti malkovrita en Meksiko, ŝi komencis sian kinkarieron en la usona kinarto en 1925. Ŝi havis rolojn en serio de sukcesaj silentaj filmoj kaj ekestis konsiderata kiel ina versio de Rudolph Valentino, nome ina "Latin Lover" (latinida amanto).[7] Je la alveno de sono, ŝi aktoris en gamo de filmaj genroj, el aktualaj krimaj melodramoj, muzikalaj komedioj kaj amaferaj dramoj. En la komencaj 1940-aj jaroj, kiam ŝia kariero en Holivudo ekmalaltiĝis, del Río revenis al Meksiko kaj aliĝis al la kinindustrio de Meksiko, kiu tiam estis pinte.
Kiam del Río revenis al sia lando, ŝi iĝis unu el la plej gravaj helpantoj kaj stelulinoj de la Ora Epoko de la Meksika Kinarto. Serio de meksikaj filmoj en kiuj stelulis del Rio, estas konsiderataj klasikaj majstroverkoj kaj helpis disvastigi la meksikan kinarton tutmonde. Del Río restis aktiva ĉefe en meksikaj filmoj laŭlonge de la 1950-aj jaroj. En 1960 ŝi revenis al Holivudo. Dum la postaj jaroj ŝi aperis kaj en meksikaj kaj en usonaj filmoj. El la fino de la 1950-aj jaroj ĝis la komenco de la 1970-aj jaroj ŝi ankaŭ sukcese kuraĝis en teatron en Meksiko kaj aperis en kelkaj usonaj televidserioj.
Del Río estas konsiderata mita figuro de kino en Latinameriko kaj esenca reprezento de la ina vizaĝo de Meksiko en la tuta mondo.[8]