From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dolĉa Rivero (Rio Doce en portugala) estas rivero en sudorienta Brazilo, kiu havas etendon de 853 km. Ĝi estas formata de la kuniĝo de la riveroj Piranga kaj Carmo[1] ĉe la historia urbo Ouro Preto, kies fontoj situantas ĉe la montetoj de la montaroj Mantiqueira kaj Espinhaço ĉe altaĵoj de ĉirkaŭ 1,200 m. Ĝi fluas en nordorienta direkto tra Ipatinga, faras ampleksan kurbon ĉe Governador Valadares, kaj fluas en sudorienta direkto pasante tra Conselheiro Pena, kaj eniras en Atlantika Oceano ĉe Linhares en subŝtato Espírito Santo. Ties ĉefaj alfluantoj estas Piracicaba, Casca, Matipó, Caratinga-Cuieté, Manhuaçu, Santo Antônio kaj Suaçuí Grande, en Minas Gerais; Pancas, Guandu, kaj São José, en Espírito Santo.
Dolĉa Rivero | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Brazilo |
Longeco | 853 km |
Fluo | |
Fonto | en Serra do Espinhaço, Minas Gerais |
Enfluejo | en la federacia ŝtato Espírito Santo en Atlantikon |
- Koordinatoj | 19° 39′ 21″ S, 39° 48′ 53″ U (mapo)-19.655833333333-39.814722222222 |
Geografio | |
La Dolĉa Rivero havas grandan ekonomian gravon por la regiono. La baseno estas hejmo al plej granda ŝtalareo en Latinameriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.