La distrikto Vevejso (en la franca lingvo district de Veveyse; en la germana lingvo Vivsbachbezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Ĝi havis 16502 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas la urbeto Châtel-Saint-Denis.
Distrikto Vevejso | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Friburgo | |
Kantono | Friburgo |
Ĉefloko | Châtel-Saint-Denis |
Geografia situo | CH1903: 559521 / 155642 (mapo)46.5508333333336.9108333333333 |
Nombro de loĝantoj | 16502 (2011-12-31) |
Areo | 134,3 km² |
Loĝantardenseco | 122,9 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1007 |
Geografio
La distrikto Vevejso situas sur la akvodislimo inter Rejno kaj Rodano en monteta regiono okcidente de la Friburgaj Alpoj.
Komunumoj de la distrikto Vevejso
La distrikto Vevejso konsistas (stato en 2012) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Châtel-Saint-Denis estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Attalens | 3006 | 9.76 | 2321 | |
Bossonnens | 1372 | 4.10 | 2323 | |
Châtel-Saint-Denis | 5943 | 47.89 | 2325 | |
Granges (Vevejso) | 818 | 4.46 | 2328 | |
La Verrerie | 1117 | 13.38 | 2338 | |
Le Flon | 1041 | 9.58 | 2337 | |
Remaufens | 936 | 5.91 | 2333 | |
Saint-Martin (FR) | 965 | 9.79 | 2335 | |
Semsales | 1304 | 29.36 | 2336 | |
Totale | 9 | 16502 | 134,3 | 1007 |
Historio
La distrikto Vevejso estis fondita en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio. La regiono dum mezepoko estis parto de Savojo. En la jaro 1536 ĝi estis konkerita de la urba ŝtato Friburgo kaj dividita en la tri voktejojn Rue, Châtel-Saint-Denis kaj Attalens.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.