Distrikto Südliche Weinstraße
distrikto de Rejnlando-Palatinato en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Südliche Weinstraße, "suda vinvojo", situas en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Landau, kiu ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata de ĝi. Tra la distrikto kondukiĝas, tial la nomo, la turisma vojo Germana Vinvojo.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Landau |
Areo: | 639 km² |
Loĝantoj: | 112631 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 170 |
Aŭtokodo: | SÜW |
Municipokodo: | 07337 |
Komunumoj: | 75 |
Adreso de la distrikta administrejo: | An der Kreuzmühle 2 76829 Landau in der Pfalz |
rete: | www.suedliche-weinstrasse.de |
retpoŝte: | info@suedliche-weinstrasse.de |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
Fermi
Najbaras la distriktoj Südwestpfalz, Bad Dürkheim kaj Germersheim kaj Birkenfeld plus la eksterdistrikta urbo Neustadt an der Weinstraße en Rejnlando-Palatinato, krome la departemento Bas-Rhin de Francio.