![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/60/D%25C3%25A9partement_67_in_France.svg/langeo-640px-D%25C3%25A9partement_67_in_France.svg.png&w=640&q=50)
Bas-Rhin
departemento de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bas-Rhin (franca elparolo: [baʁɛ̃], laŭvorte “Malalta Rejno”) estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est - alzace ĝi nomiĝas Département Underelsàss. Ĝi etendiĝas sur 4 755 km² kaj havis 1 104 667 loĝantojn en la jaro 2012[1]. Ĝia ĉefurbo estas Strasburgo kaj ĝi najbaras kun Haut-Rhin, Vosges, Meurthe-et-Moselle, Moselle kaj Germanio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Wei%C3%9Fenburg_banner.jpg/640px-Wei%C3%9Fenburg_banner.jpg)
Bas-Rhin | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Grand Est |
Numero | 67 |
Prefektejo | Strasburgo |
Subprefektejoj | Haguenau Molsheim Saverne Sélestat Wissembourg |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Frédéric Bierry (ne plu) |
Prefekto | Stéphane Fratacci (ne plu) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 152 662 (2021) |
Areo | 4 755 km² |
Loĝdenso | 242 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 47 |
Komunumoj | 518 |
La departemento Bas-Rhin (en Esperanto "Suba Alzaco") kaj Haut-Rhin (en Esperanto "Supra Alzaco") pli sude kune konsistigas la historian regionon Alzaco, kie tradicie aparte parolatas la alemana (ĉi-tie ankaŭ nomata alzaca), dialekto de la germana lingvo same parolata en Badeno, la sudokcidenta parto de Germanio kaj en la germanlingva parto de Svislando (tie ankaŭ nomata svisgermana) - pri tio indikas sennombraj nomoj de loĝlokoj, geografiaj objektoj, kulturaĵoj kaj nelaste la nomoj de la loĝantoj.
La departemento enhavas 518 komunumojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Maison_Kammerzell.jpg/640px-Maison_Kammerzell.jpg)
La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[2].