![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5f/DEU_Kreis_Minden-Luebbecke_COA.svg/langeo-640px-DEU_Kreis_Minden-Luebbecke_COA.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Minden-Lübbecke
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Minden-Lübbecke situas en la pleja nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Minden, plia grava urbo estas Lübbecke - jen la du eroj de la distrikta nomo. La distrikto de tri flankoj - okcidento, nordo kaj oriento- estas ĉirkaŭata de la najbara federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 315 974 loĝantojn.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Detmold |
administra sidejo: | Minden |
areo: | 1151 km² |
loĝantoj: | 315 974 (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | MI (Minden) |
Fermi
Najbaras la distriktoj de Malsupra Saksio Osnabrück okcidente, Diepholz kaj Nienburg norde plus Schaumburg oriente. Krome sude najbaras la distriktoj de Nordrejn-Vestfalio Lippe kaj Herford.