Distrikto Herford
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Herford situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Herford.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Detmold |
administra sidejo: | Herford |
areo: | 450 km² |
loĝantoj: | 253 551 (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | HF (Herford) |
Fermi
Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Minden-Lübbecke norde, Lippe oriente kaj sude, Gütersloh plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld sudokcidente; krome okcidente limas la distrikto Osnabrück de la najbara federacia lando Malsupra Saksio.