![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b3/Famagusta_streets_at_night.jpg/640px-Famagusta_streets_at_night.jpg&w=640&q=50)
Distrikto Gazimağusa
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Gazimağusa - turke Gazimağusa İlçesi, greke Επαρχία Γκαζιμαγούσα - estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita en tri subdistriktoj, nomataj Mağusa, Akdoğan kaj Geçitkale.[1] Ĝia administra centro estas la urbo Famagusta, turke nomata Gazimağusa aŭ Mağusa. En 2006 en la distrikto vivis 63 603 loĝantoj.[1] Distriktestro, turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomata kaymakam, estas Beran Bertuğ.
Rapidaj faktoj , elektodistrikto [+], Lando ...
Distrikto Gazimağusa | ||
---|---|---|
![]() | ||
Distrikto de la Turka Respubliko de Norda Kipro, elektodistrikto [+] | ||
Lando | Kipro | |
Ĉefurbo | Famagusta | |
- koordinatoj | 35° N, 34° O (mapo)35.233.85 | |
Loĝantaro | 69 741 [+] (2011) | |
![]() |
||
Distrikto Gazimağusa | ||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Magusa_in_Cyprus_%28de-facto%29.svg/640px-Magusa_in_Cyprus_%28de-facto%29.svg.png)
La distrikto İskele estis disigita el la origina distrikto Gazimağusa en 1998.