From Wikipedia, the free encyclopedia
La distriktaro Monastero estas unu el kvin distriktaroj de Nordrejn-Vestfalio (Germanio). Fine de decembro 2022 ĝi havis 2 664 280 loĝantojn.
Distriktaro Monastero | |||
---|---|---|---|
Administra distriktaro | |||
Blazono | |||
registara regiono de Nordrejn-Vestfalio, registara regiono de Prusio [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Supermara alteco | 76 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Münster | ||
- koordinatoj | 52° 0′ 0″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)527.5 | ||
Akvokolektejo | 6 917,49 km² (691 749 ha) [+] | ||
Areo | 6 917,49 km² (691 749 ha) [+] | ||
Distriktaro Monastero | |||
Vikimedia Komunejo: Regierungsbezirk Münster [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
blazono | mapo |
---|---|
bazaj faktoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
sidejo: | Monastero |
areo: | 6.906,96 km² |
loĝantoj: | 2 664 280 (fine de decembro 2022) |
loĝodenso: | 379 loĝantoj po km² |
distriktara subdivido: | 78 komunumoj, el tiuj 75 en 5 distriktoj |
administreja adreso: | Domplatz 1–3 48143 Münster |
retpaĝo: | www.bezreg-muenster.nrw.de |
retadreso: | poststelle @bezreg-muenster.nrw.de |
Mapo | |
Ĝi situas en la nordo de Nordrejn-Vestfalio. Nur la sudokcidenta parto havas pli altan loĝodenson, dume la resta tereno de la distriktaro escepte de la urbo Monastero plejparte estas kampara.
La distriktaro limas norde al la lando Malsupra Saksio, oriente al la distriktaro Detmoldo (Orienta Vestfalio-Lipo), sude al la distriktaroj Arnsbergo plus Duseldorfo kaj okcidente al Nederlando.
La historio de la distriktaro reiras al la Prusa ordono pri la plibonigota instalo de provincaj instancoj de la 30-a de aprilo 1815. Tiam la Prusa registaro kaj administrado estis novordigata post la Viena Kongreso kaj la provinco subdividata en entute 28 distriktaroj, unu el ili la distriktaro Monastero. Kiel la aliaj, ankaŭ la registaro en Monastero je la 22-a de aprilo 1816 ekfunkciis.
La distriktaro konsistas el kvin distriktoj kun entute 75 komunumoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.
distriktoj | eksterdistriktaj urboj |
---|---|
Aparte de partoj de la distrikto Steinfurt en la nordo, la distrikto Recklinghausen kaj la urboj Bottrop kaj Gelsenkirchen en la sudo la distriktaro Monastero kongruas kun la geografia regiono "Münsterland" (Monastera lando).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.