From Wikipedia, the free encyclopedia
Disigo de povoj aŭ Separo de povoj estas la principo, ke la povoj de la ŝtato estu disigataj inter diversaj instancoj. Tiu ĉi principo originas el la libro "La spirito de la leĝoj" (1748) de Charles Montesquieu (1689-1755), kiu celis per disigo de la povoj inter monarkio, aristokratio kaj burĝaro limigi la potencon de unuopa instanco.
En la modernaj demokratioj la disigo de povoj ordinare signifas, ke la tri povoj de la ŝtato (leĝdona povo, plenuma povo kaj juĝista povo) estu dividataj inter apartaj ŝtataj instancoj (parlamento, registaro kaj juĝistaro).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.