Discord
retotelefonada programaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Discord estas senpaga proprieta retotelefonada programaro farita por ludantaj komunumoj. Discord estas disponebla por Microsoft Windows, Mac OS X, Android, iOS, Linux kaj ankaŭ funkcias en retumiloj. Ekde julio 2016, ĝi estis uzata de pli ol 11 miliono da uzantoj. Discord aspektas kaj funkcias tre simile al Slack, kun grupoj organizitaj en 'serviloj' kaj tekst-bazitaj diskutkanaloj organizitaj laŭ temo. Ekzistas ankaŭ funkcieco por videaĵoj kaj aŭda babilejo. Kvankam kreita en 2015 plejparte por interretaj ludantoj, malsamaj grupoj migris al ĝi laŭlonge de la tempo, inkluzive de influantoj, kreintoj, artistoj ktp[1].