Diskanto (kantado)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Diskanto estas la artisma speco de plurvoĉeco ekestinta en la 12-a jarcento, kies principo estas – kontraste al la antaŭe kutima paralelmovo de la organumo – la strikte realigita kontraŭmovo.
El la kunfando de la du tonmetomanieroj komence frontantaj unu kontraŭ la alia evoluis la vera kontrapunkto. La diskanto komence estis nur duvoĉa: La kantistoj („diskantistoj“) sen antaŭa notado improvizis pli altan voĉon, metante al la melodio de la firma kanto noton kontraŭ noto. Pli malfrue oni metis du kaj tri falsetajn voĉojn, kaj nun skriba fiksado fariĝis nepre necesa. Pli malfrue la plej alta voĉo de plurvoĉa tonmetaĵo nomiĝis diskanto.
Laŭ la plej malnovaj regulae discantandi unusole permesitaj estis la intervaloj estis okto, kvinto kaj unusono (unuto).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.