Dirndelo
speco de tradicia robo portita en Germanio, aparte Bavario; Aŭstrio; kaj Sudtirolo, surbaze de la tradicia vestaĵo de Alpaj kamparanoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dirndelo, Dirndlo aŭ Dirndl (germane Dirndl, bavare Dirndel, Diandl, Dirndl, Deandl aŭ plenforme Diandlgwand) estas speco de tradicia robo portata en Germanio, aparte en Bavario, Aŭstrio kaj Sudtirolo, surbaze de la tradicia vestaĵo de Alpaj kamparanoj. Robo, kiu estas loze bazita sur la dirndelo estas konata kiel Landhausmode ("land-inspira modo").
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2f/KurzsDiandlgwand.jpg/640px-KurzsDiandlgwand.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2e/Diandlgwand.jpg/640px-Diandlgwand.jpg)
Dirndelojupo ĝenerale signifas malpezan cirkle tonditan robon, kolektitan ĉe la talio, kaj kiu kovras ĝis la genuoj[1][2].