Dintikon estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Najbaraj komunumoj estas en nordo Hendschiken, en oriento Villmergen, en sudo Seengen, en okcidento Egliswil, kaj en nordokcidento Ammerswil. Ĝi havis 1794 loĝantojn en 2008, kaj 2228 en 2018.
Dintikon | |
---|---|
Blazono | |
Kamparana domo en Dintikon | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lencburgo |
Koordinatoj | 47° 21′ 55″ N 8° 13′ 45″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2 228 (31 decembro 2018) |
Areo | 3,73 km² |
Alteco | 449 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5606 |
Komunumkodo | 4194 |
Mapo de Dintikon | |
Dintikon situas ĉe la orienta deklivo de la montoĉeno Rietberg, kiu formas la limon inter la valoj de la rivero Bünz kaj Seetal. Norde de la historia vilaĝo situas la kvartalo Langelen kun novaj setlejoj kaj industrizonoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,73 km², de kiuj 1,57 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,70 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 667 msm sur la kulmino de la monteto Hochwacht kaj la plej malalta punkto sur alteco de 420 msm en la Bünzebenaĵo ĉe la norda komunumlimo.
Tra Dintikon kondukas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Zugo. La stacidomo Dottikon-Dintikon ĉe la linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo tra Zugo al Arth-Goldau fakte situas nek en Dintikon ne en Dottikon sed sur la teritorio de la komunumo Villmergen meze inter la du nomdonaj vilaĝoj. De Dintikon kondukas loka buslinio al Lencburgo kaj poŝtaŭtolinio al Wohlen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 6 km nordokcidente en Lencburgo.
La unua dokumenta mencio de Dintikon datiĝas el la jaro 893 kiel Tintinchowa. En mezepoko en Dintikon unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis la Grafoj de Kiburgo kaj en 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl, ek de 1331 plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko. La malalta jurisdikcio poste al la Baronoj de Fidingen, tiam al la Baronoj de Grünenberg kaj fine al la Baronoj de Ballmoos.
En 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Dintikon fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Dintikon ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de Othmarsingen en la voktejo Lencburgo.
Kiam en 1798, okaze de la Helveta Revolucio, francaj trupoj liberigis Argovion, Dintikon fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.
Distrikto Lencburgo | |
---|---|
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.