La Verduloj – La Verda Alternativo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Verduloj - La Verda Alternativo (germane Die Grünen – Die Grüne Alternative) estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Aŭstrio, reprezentata en la Nacia Konsilio.
La Verduloj - La Verda Alternativo | |
---|---|
Die Grünen – Die Grüne Alternative | |
partio | |
Lando | Aŭstrio |
Estro | Werner Kogler |
Fondiĝo | 1986 |
Ĉefa sidejo | Lindengasse 40, A-1071 Vieno |
Ideologio | medioprotekto |
Internacia aliĝo | Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco |
Retejo | http://www.gruene.at |
La partio fondiĝis dum la jaro 1986 per fuzio de la pli konservativa Vereinte Grüne Österreichs (Unuiĝintaj Verduloj de Aŭstrio, partio fondita dum 1982) kaj la pli progresema Alternative Liste Österreichs (Alternativa Listo de Aŭstrio, same fondita dum 1983). Ekde la jaro 1993 la partio havas sian nunan nomon. Daŭre ekzistas diferencoj inter la eksaj membroj de la du originaj partioj, kiuj reprezentas neformalajn frakciojn ene de la nuna partio. Nuna partia gvidanto (je marto 2020) estas Werner Kogler.
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Politikistino konata estis ekz. Gabriela Moser.
La nuna prezidento de Aŭstrio, Alexander Van der Bellen estas membro kaj eksa proparolanto de la partio.
En la balotado de 2019 la partio atingis 13.9% de la voĉdonado kaj 26 deputitojn. Ili koaliciis kun la konservativa Aŭstria Popola Partio, kaj nun estas parto de la aŭstria registaro.