aparato por montri diapozitivojn From Wikipedia, the free encyclopedia
La diaskopo[1], diaprojekciilo aŭ lumbildprojekciilo estas aparato uzata por projekcii diapozitivojn al ekrano. En la projekciilo troviĝas forta lampo de 100 ĝis 500 W, kiu tra diversaj lensoj ĵetas lumon tra la diapozitivo.
Antaŭe en la diaskopo troviĝas objektivo. La fokusa distanco de la objektivo (plej ofte 2,8/85 mm) dependas de la distanco inter la projekciilo kaj la ekrano. Tiu ĉi objektivo krome estas uzata por la preciza enfokusigo, ĉu mana, ĉu aŭtomata. Novaj modeloj havas du lampojn kaj du objektivojn, kio ebligas la montradon de serioj da diapozitivoj sen la ĝena paŭzo inter du apartaj bildoj. Diaskopoj iĝis eksmodaj pro la komenciĝo de la cifereca erao. Anstataŭe oni nun uzas ciferecajn projekciilojn, kiuj montras ciferecajn bildojn kaj filmojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.