komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Dijon (prononcu [di.ʒɔ̃]), esperante Diĵono, estas franca urbo kaj komunumo, lokita en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono kaj la prefektejo de la departemento.
Dijon | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo (ĉefurbo) | ||||
Departemento | Côte-d'Or (prefektejo) | ||||
Arondismento | Dijon (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 6 kantonoj | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 21000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 21231 | ||||
Retpaĝaro | http://www.dijon.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 2015-2020) | François Rebsamen | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 151 672 (2011) | ||||
Loĝdenso | 3 753 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 19′ N, 5° 3′ O (mapo)47.3230555555565.0419444444445 | ||||
Alto | De 220 al 410 m | ||||
Areo | 40,41 km² (4 041 ha) | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dijon [+] | |||||
Dijon estas la historia centro de la duklando Burgonjo. Ĝi havas proksimume 150 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dijonnais. Sed la tuta kunurbaro havas pli ol 240 000 loĝantojn.
Dijon estas turisma urbo fama konata pri gastronomio. Gi entenas ankaŭ ne malmultajn verdajn parkojn. Kun impona tria sektoro, ĉefurbo de la regiono, ĝi kultivas tradicion de forta kulturo rilate al lerneja, universitata, juĝa, hospitala kaj administra kampoj. Krom tio, Dijon estas multflanka ekonomia regiona centro sed en malkresko kun tradicia agronutraĵa poluso (kasiso el Dijon kaj Kiro, spickuko, ĉokolado Lanvin.) kaj fama farmacia sektoro.
Mustardo el Dijon ne plu estas produktata en la urbo sed mustardo estas ankoraŭ produktata en Burgonjo, vidu ekzemple la mustardon ĉe Beaune.
Ekzistas Esperanto-Grupo fondita en 1901 [1]. Émile Boirac estis prezidento.
En 1935 la socialista urbestro Robert Jardillier volis lernigi la internacian lingvon (Esperanton) en la lernejoj de la urbo sed la dua mondmilito malebligis la projekton.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 83 voĉdonojn en 2004 (0,24%) kaj nur 44 voĉdonojn en 2009 (0,13 %) sed 84 voĉdonojn en 2014 (0,23 %).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.