distrikto de Bilbao, Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Deŭsto, (hispane Deusto, eŭske Deustu) estas la Distrikto numero 1 koresponda al la administraj divizioj de Bilbao, ĉefurbo de la provinco Biskajo (Eŭskio, Hispanio). Ĝi havas 48 933 loĝantojn kaj areon de 4,95 km², kvankam la loĝejaj areoj okupas nur 3,19 km², dum la cetera tereno estas la deklivaro de al montoj Arĉando kaj Banderas. Ĝi estas dividata en la kvartaloj Arangoiti, Ibarrekolanda, San Ignacio-Elorrieta kaj San Pedro de Deusto-La Ribera (Zorrozaurre).[1] La antaŭpreĝejo (domaro ĉirkaŭ preĝejo) nome San Pedro de Deusto estis sendependa municipo ĝis la 1a de januaro 1925, kiam la provinca ĉefurbo aligis ties areon por pluigi sian etendon.
Deŭsto | |||
---|---|---|---|
Districts of Bilbao (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 146 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 9 726 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 16′ N, 2° 57′ U (mapo)43.272222222222-2.9458333333333 [+] | ||
Areo | 4,95 km² ( 495 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Deusto [+] | |||
La distrikto estas regione konata kiel zono de studenta etoso,[2] ĉar estas sidejo de la Fakultato de Ekonomio kaj Entreprenaj Sciencoj de la Eŭska Universitato, de la Oficiala Lingvolernejo kaj, speciale, de la Universitato de Deusto, krom de aliaj lernejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.