Devprajag
From Wikipedia, the free encyclopedia
Devprajag aŭ Devpraĝag (Deva prayāga) estas urbo kaj nagar panĉaĝat (municipo) en la distrikto Tehri Garhŭal de la subŝtato Utarakando, Barato, kaj estas unu el la Panĉ Praĝag (kvin kunfluejoj) de la rivero Alaknanda kie la riveroj Alaknanda, Sarasŭati (nevidebla ĉar subtera) kaj Bhagirathi kuniĝas kaj ekricevas la nomon Gango.[1]
Rapidaj faktoj urbeto • Nagar Panchayat • setlejo, Administrado ...
Devprajag | |||
---|---|---|---|
urbeto • Nagar Panchayat • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 249301 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 9′ N, 78° 36′ O (mapo)30.14577777777878.597944444444 [+] | ||
Alto | 813 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Devprayag [+] | |||
Fermi
Sur teraso en la supra parto de la vilaĝo estas la templo Raghunathji, konstruita el ŝtonegoj, kun formo de piramido kaj pintigita per blanka kupolo.[1]
Devprajag estas je 70 km el Riŝikeŝ. Devprajag havas averaĝan alton de 830 metroj.