vendigo pere de publika aŭkcio, de la teroj, bienoj kaj posedaĵoj de diversaj instancoj de la katolika eklezio en Hispanio inter 1798 kaj 1924 From Wikipedia, the free encyclopedia
La hispania konfiskado de 1798 kaj 1924 aŭ hispania alienado[1] - hispanlingve nomata Desamortización - estis en Hispanio historia, ekonomia kaj socia proceso komencita fine de la 18-a jarcento fare de Manuel de Godoy (1798) kaj fermita la 16-an de decembro de 1924. En aliaj landoj okazis similaj procesoj.
Ĝi konsistis en vendigo, post deviga eksproprietigo kaj pere de publika aŭkcio, de la teroj, bienoj kaj posedaĵoj ĝis tiam ne vendeblaj, kiuj estis en la povo de la tiel nomataj «mortintaj manoj», tio estas, la Katolika Eklezio en ties diversaj instancoj, sed ankaŭ de komunaj bienaroj de municipoj. La celo estis pligrandigi la nacian riĉon kaj krei burĝaron kaj mezan klason de kamparanaj posedantoj. Krome la ŝtato akiris eksterordinarajn enspezojn.
La desamortización iĝis la ĉefa politika armilo per kiu la liberaluloj modifis la reĝimon de la posedo de la Antikva Reĝimo por enkonduki al la nova liberala ŝtato dum la unua duono de la 19-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.