Dento
malmola organo en la buŝo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dento estas malmola organo, kiu ekzistas en la buŝo de vertebruloj (escepte de modernaj birdoj, testuduloj, bufonedoj kaj kelkaj mamuloj). Dentoj estas parto de digesta sistemo. Dento servas por kapti, disigi, maĉi la nutraĵon kaj ofte ankaŭ por defendo, portado de idoj, purigado de hararo (eliminado de haŭtaj parazitoj). Dentoj estas diversaj laŭ strukturo, formo, kvanto kaj funkcio.
Rapidaj faktoj Dentoj, latine ...
Dentoj | |
---|---|
Homaj dentoj vidataj el interno de la buŝo | |
Aranĝo kaj nomoj de la dentoj | |
latine | dens |
Fermi
Dentaro estas aro da ĉiuj dentoj ĉe unu ulo.