![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/Dennis_keefe.jpg/640px-Dennis_keefe.jpg&w=640&q=50)
Dennis Keefe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dennis KEEFE (naskiĝis la 17-an de junio 1951 en Bloomington, Ilinojso, Usono) estas usona esperantisto, iniciatinto de la lingvoinstrua versio de la Lingvaj Festivaloj. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la "BEK"-kurso (la mallongigo signifu "Baza EKzercaro" aŭ "Baza Esperanto-Kursaro"),[1], Universitato.info[2] kaj kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, kiam li loĝis en Hispanio.
Dennis Keefe | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1951 (1951-06-17) (73-jaraĝa) en Bloomington |
Lingvoj | angla • Esperanto • hispana • norma ĉina • franca |
Loĝloko | Cullera |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | LingvInstruisto |
En 2011 li proklamiĝis Esperantisto de la Jaro laŭ la revuo La Ondo de Esperanto, pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.[3]
Li loĝas en Cullera kaj aktive partoprenas en la Valencia Esperanto-Grupo. Li estis la LKK-prezidanto por la Hispana Esperanto-Kongreso en 2024 en Valencio