Denfert-Rochereau (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Denfert-Rochereau [dɑ̃fɛʁ ʁɔʃʁo] estas stacio de la linioj 4 kaj 6 de la Metroo de Parizo. Ĝi troviĝas en la 14-a arondismento de Parizo. Eblas transtrajniĝi al RER B en la supertera Denfert-Rochereau. La stacio de la linio 4 situas sub Avenuo du Général-Leclerc kaj havas aldonan nomon Colonel Rol-Tanguy. La stacio de la linio 6 situas sub Bulvardo Saint-Jacques.
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Denfert-Rochereau (stacidomo) kaj Placo Denfert-Rochereau. |
Denfert-Rochereau | |||
---|---|---|---|
Colonel Rol-Tanguy | |||
Ĉefa enirejo | |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 14-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 2″ N, 2° 19′ 58″ O (mapo)48.8338888888892.3327777777778 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 4 | ||
Kajoj | 4 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 2 543 959 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 24-an de aprilo 1906 - 2 sud 14-an de oktobro 1907 - 2 sud M05 ![]() 13-an de oktobro 1909 M04 ![]() 16-an de oktobro 1942 M05 ![]() ![]() | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 1514 | ||
Metro-linioj | M04![]() ![]() | ||
Interkonektoj | |||
Trajno-linio | ![]() | ||
Buso-linio | Orlybus | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Denfert-Rochereau_-_Colonel_Rol-Tanguy_plaque_signal%C3%A9tique_m%C3%A9tro_2019_02.jpg/640px-Denfert-Rochereau_-_Colonel_Rol-Tanguy_plaque_signal%C3%A9tique_m%C3%A9tro_2019_02.jpg)
La stacio estis ekfunkciigita la 24-an de aprilo 1906 kun la malfermo de la linio 2 (hodiaŭ linio 6). Tiu veturis tiam sur la linia parto Passy-Place d’Italie. La 14-an de oktobro 1907 la parto de la linio 2 estis transprenita de la linio 5. La 30-an de oktobro 1909 la stacio de la linio 4 estis malfermita. La 6-an de oktobro 1942 la linia kondukado de la linioj 5 kaj 6 estis ŝanĝita, tiel ke ekde tiam la linio 6 haltas ĉe ĉi tiu stacio.