Dendropsophus microcephalus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dendropsophus microcephalus estas specio de rano de la familio de Hiledoj. Ĝi troviĝas en sudorienta Meksiko (suda Veracruz kaj norda Oaxaca), Centrameriko (Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo[1]), kaj norda Sudameriko en Kolombio,[2] Venezuelo, Trinidado kaj Tobago, la Gujanoj (Gujano, Surinamo, Franca Gujano), kaj norda Brazilo. Tiu disvastigita specio povus fakte esti specikomplekso.[1][3] Ties komunaj nomoj estas flava arborano, etkapa arborano, kaj flavgrila arborano.[1][3]