Denali
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monto McKinley (aŭ Denali en atabaska lingvo kaj jam oficiale en Usono Monto Denali; vidu sube ĉe Historio) estas la plej alta monto de Nordameriko kaj Usono kun alteco de 6194 metroj super la marnivelo. Ĝi situas en Alasko, Usono.
Rapidaj faktoj Monto Denali, monto ...
Monto Denali | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 6 194 m | ||
Situo | Usono Alasko | ||
Montaro | Alaska Montaro | ||
Geografia situo | 63° 4′ N, 151° 0′ U (mapo)63.0695-151.0074 f4 | ||
| |||
Unua grimpo | 7-a de junio 1913 fare de Hudson Stuck, Harry Karstens, Walter Harper kaj Robert Tatum | ||
Plej facila montgrimpo | Ekde la vojo West Buttress | ||
Rimarko | Plej alta monto de Usono | ||
Fermi
Ĝia alteco, ĝia ekstrema klimato kaj ĝia arkta geografio tre malfaciligas la grimpadon tiel, ke la unua sukcesa grimpo okazis en 1913. Ekde 1917, la monto situas en la protektita zono de la nacia parko de Denali.