Demiurgo
laŭ novplatonismo, la dio kiu kreis la fizikan mondon, sed ne estas la supra dio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Demiurgo en la antikva Grekujo estis laboristo sendependa, kaj jure libera kaj samtempe ne apartenanta al iu ajn kategorio. Lia prerogativo estis la praktikado, kun granda kompetenteco, de metio socie bezonata kaj aprezata, pro tio li ĝuis je aparta socia statuso pli enviinda ol la aliaj kategorioj (tetoj[1]). El tiu laborista funkcio, eble, la filozofoj inspiriĝis por doni nomon al kvazaŭ dia entaĵo kiu formis, laŭ iliaj vidpunktoj, kaj muldis la estaĵaron dresante kaj fleksante la originan mondan kaoson.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/Lion-faced_deity.jpg/150px-Lion-faced_deity.jpg)
En la antikva greka la vorto δημιουργός estas kunaĵo de δήμιος ("de la popolo") kaj ἔργον ("laboro", "laboraĵo"): temis, do, pri publika laboristo-metiisto.