Deltaplana sporto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Deltaplana sporto, aŭ deltaplanismo estas variaĵo de aerosporto kun uzado de deltaplanoj[1].
Deltaplana sporto | |
---|---|
Aerosporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Deltaplana sporto aperis en Usono en 1951. La Internacia komisiono pri deltaplanismo (SIVL) estas fondita en 1976 kaj membras en FAI[1]. Ĉampionkonkursoj de la mondo kaj de Eŭropo okazas ekde 1976 respektive 1977 (alterne). Distingataj en la deltaplana sporto estas jenaj specoj de flugoj: je distanco, ĝis celo, je gajno de alteco, je rapideco, je tempodaŭro, je atingo de maksimuma absoluta alteco[2].
En Sovetunio liberaj (ne trenataj) flugoj per deltaplanoj komenciĝis en 1972, kaj en 1976 en urbotipa loĝloko Slavsko (ankaŭ literumata kiel Slavske, en Lviva provinco), sur la monto Trostjan (ukraine: Тростян), okazis la unua tutsovetia ĵamboreo de deltaplanistoj partoprenita de 25 sportistoj el 11 urboj de Rusio, Ukrainio kaj Latvio[3]. En 1978 fondita estis Federacio por deltaplana sporto de Sovetunio. En 1981 apud la urbo Kizil okazis la 1-a ĉampionkonkurso de Sovetunio[2]. En la nuntempa Rusio ĉiujare okazas malferma ĉampionkonkurso pri deltaplana sporto.