Dehidratiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En fiziologio kaj medicino dehidratiĝo (hipohidratiĝo) estas troa perdo de korpa akvo,[1] kun akompana rompo de metabolaj procezoj. Ĝi estas laŭvorte la forigo de akvo (en greka ὕδωρ hýdōr) el objekto; tamen, en fiziologiaj terminoj, ĝi aludas al manko de fluido ene de organismo. Dehidratiĝo de la homaj haŭto kaj mukozoj povas esti nomata medicina sekeco.