komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Degen (germanlingva nomo ĝis 1983 Igels) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Degen | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Lumnezia/Lugnez |
Koordinatoj | 46° 42′ 26″ N 9° 10′ 13″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 249 |
Areo | 6,72 km² |
Alteco | 1122 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7145 |
Komunumkodo | 3594 |
Degen situas en la mezo de la valo Lumnezia okcidente de la Valza Rejno. Al la komunumo Degen apartenas krom la vilaĝo Degen ankaŭ la vilaĝetoj Rumein kaj Vattiz.
La komunumo Degen limas en nordo al Vella, en oriento al Suraua, en sudo al Vignogn, kaj en okcidento al Obersaxen.
Degen situas ĉe la vojo de Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Ekde la jaro 2006 okazas la ĉiujara subĉiela rokfestivalo Vallumnezia, kiu estis fondita en la jaro 1985, en Degen. Kvankam ĝi pro la limigita nombro da lokoj kun 13000 spektantoj apartenas al la malpli grandaj svisaj subĉielaj festivaloj, ĝi estas unu el la plej konataj kaj allogaj. Dum la festivaloj ludas konataj svisaj kaj internaciaj grupoj kaj muzikistoj kiel ekzemple en 2009 Patent Ochsner aŭ Stress, aŭ ekzemple en la jaro 2000 Nina Hagen kaj en 1999 Freundeskreis-Esperanto.
La oficiala lingvo de Degen estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 74% de la loĝantaro indikis la romanĉan lingvon kiel sia ĉefa lingvo.
La unua dokumenta mencio de Degen datiĝas el la jaro 840 kiel Higenae/Egenae. Nur en la jaro 1923 estis konstruita veturebla vojo ĝis la kantona vojo al la Valo de Lugnez, kiu ebligis la konekton de la komunumo al la transportreto. En la jaro 1930 la vilaĝo Vattiz preskaŭ komplete detruiĝis per inscendio.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.