From Wikipedia, the free encyclopedia
La Davisa Markolo (angle Davis Strait; france Détroit de Davis; kaj dane Davisstrædet), estas markolo kiu troviĝas inter la okcidenta marbordo de Gronlando kaj la orienta marbordo de la Bafina Insulo, la plej granda de la insuloj de la arkta kanada insularo. Koordinataoj : 65° 0′ N 58° 0′ U (mapo)
Davisa Markolo | ||||
---|---|---|---|---|
markolo [+] | ||||
Akvejo | Arkta oceano, Atlantiko | |||
Koordinatoj | 65° 0′ 0″ N, 58° 0′ 0″ U (mapo)65-58 [+] | |||
Longo | 700 km (435 mi) | |||
Minimuma larĝo | 300 km (186 mi) | |||
|
||||
|
||||
Davisa Markolo | ||||
Vikimedia Komunejo: Davis Strait [+] | ||||
Laŭ la Internacia Hidrografia Organizaĵo («International Hydrographic Organization», IHO), en ties publikaĵo Limits of oceans and seas (3a eldono de 1953),[1] la Davisa Markolo (kiu havas la identigan numeron 15) havas la jenajn limojn:
Ĝi havas larĝon de el 338 al 664 km kaj en la marbordo de la Bafina Insulo havas du gravajn marenirejojn, la Cumberland Sound kaj la Golfo Frobisher. Ĝi estas unu el la punktoj de la marvojo de la Nordokcidenta pasejo.
La malvarma marfluo de Labradoro trapasas la Davisan Markolon sude, laŭlonge de la Bafina Insulo, pelante flosantan glacion dum la plej parto de la jaro. Varma marfluo, devena de la Golfa Marfluo, fluas norden laŭlonge de la marbordo de Gronlando en la regiono de la ĉefaj marvojoj de la markolo. Tiu markolo estas fama pro ties enormaj tajdoj, kiuj povas varii el 30 al 60 futojn, kiu malkuraĝigis multajn antikvajn esploristojn.
Geologie, la markolo karakteriĝis ankaŭ pro profondeco, inter 1000 kaj 2000 m, multe malpli ol la Labradora Maro (sude), kaj ol ĉe la Bafina Golfo (norde).
La unua eŭropano el kiu oni scias, ke trapasis la akvojn de la markolo estis la brita maristo Martin Frobisher, kiu, dum sia ekspedicio de 1576 serĉe de la Nordokcidenta pasejo, alvenis per unika ŝipo, la Gabriel, la 28an de julio, preskaŭ certe al la marbordoj de la insulo Rezolucio, en la enirejo de la golfo Frobisher. Frobisher revenis dum dua ekspedicio venontjare, la 17an de julio 1577, kun eta floto de tri ŝipoj, Ayde, Gabriel kaj Michael per kiuj li alportis ministojn kaj rafinistojn enŝipe. Tiam alvenis al kio li nomis Tero Hall —honore al unu el siaj kapitanoj, Christopher Hall, estre de la Gabriel— en la norda bordo de la enirejo de la golfo Frobisher. Poste oni ekhavis solene tiujn terojn kaj la sudan parton de la golfo je la nomo de la reĝino de Britio.
La unua eŭropano kiu vere navigis kaj agnoskis la markolon estis John Davis en 1583. Davis eliris el Darmouth la 7an de junio tiujare, per la ŝipo Sunneshine de Londono (50 tunoj) kaj la Mooneshine de Dartmouth (35 tunoj). Post trafi la galcibarilon en la orienta marbordo de Gronlando, sekvis suden ĝis trapasi la kabon Farewell; ekde tie revenis plu norden, laŭ la okcidenta marbordo de Gronlando, ĝis kiam, trafante maron senglacian, iris okcidenten pensante estis trafinte la vojon al Ĉinio. Li trapasis la akvojn kiuj nune nomiĝas kiel li —Davisa Markolo— kaj je la 66° N, tamen, trafis la marbordojn de la Bafina Insulo, kaj, spite ke li sekvis norden al Cumberland Sound espere, ke tiu estas la dezirata trapasejo, li devis reveni fine de aŭgusto. Li alvenis al Britujo la 30an de septembro.
Davis revenis al la zono en aliaj du ekspedicioj al Arkto. En 1586 eliris per kvar ŝipoj, sed nur la Mooneshine sukcesis alveni pro la malfacilaj atmosferaj kondiĉoj de la veturado. Li ripetis la vojon de la antaŭa veturo, sukcese alvenis ĝis la 67ºN, iom pli norde de la kabo Dyer, superpasante la Cumberland Sound. Li revenis post tri jaroj, en 1589, per ŝipo de 20 tunoj, la Ellen, de la haveno de Londono. Li navigis sub favoraj kondiĉoj laŭ la marbordo de la okcidento de Gronlando en glaciliberaj akvoj ĝis la 72°92' N (iom pli norde de Upernavik) antaŭ kiam la galcio malpermesis al li la pason. Li sekvis okcidenten ĝiskiam denove li estis haltigita de la glacio. Li turnis suden laŭ la marbordo de la Bafina Insulo kaj esploris denove la golfon de la Cumberland Sound. Poste li plusekvis suden kaj revenis hejmen la 15 de septembro, post navigi sukcese per eta ŝipo tra pli da 20° de arktaj akvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.