Davis DESMOND - naskiĝis la 13-an de aprilo 2000 ,[1] do nun 24-jara - estas usona infana aktoro. Li ekde la beba aĝo aperis en televidaj serioj kaj reklamaj filmetoj, sed ankaŭ elstaris en pli postulemaj kinaj produktaĵoj, aparte en mallongaj filmoj. En 2013, li pro la ĉefrolo en la mallonga filmo The First Hope en aĝo de 12 jaroj iĝis la (ĝis tiu momento) plej juna artisto kiu nomumiĝis por premio de plej bona konatiga prezentaĵo ("Best Breakthrough Performance") en la filmfestivalo VisionFest de la novjorka urbokvartalo Tribeca.[2]
Filmoj (elektaĵo)
- Adam of the Sheetlands (2012, mallonga filmo de 8 minutoj),
- The First Hope (2013, mallonga filmo de 13 minutoj),
- One Bad Day (2013, mallonga filmo de 15 minutoj).
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- persona fota paĝo en la retejo imgrum.net Arkivigite je 2016-09-19 per la retarkivo Wayback Machine (same angle)
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.