From Wikipedia, the free encyclopedia
La Davidsbündler (esperante David-liganoj) estis rondo de junaj artistoj, fondita en 1833 je kunagado de komponisto Robert Schumann, kiu kunvenis regule en la lepsika kafejo Zum Arabischen Coffe-Baum.
Davidsbündler | ||
---|---|---|
fikcia organizaĵo | ||
Lando(j) | Reĝlando Saksio vd | |
Ili nomis sin kontraste al la filistroj David-liganoj. Laŭ la tradicio de la tiutempe tre ŝatataj sekretligoj ĉiuj membro portis fantaziajn nomojn.
Membro de la David-liganoj estis krom Robert Schumann i.a. la muzikisto Karl Banck. Ĉar tiu fanfaronis per tio, ke li iam estus ligita kun juna Clara Wieck, la ĵaluza Schumann nomis lin Serpentin (por "serpento"). Schumann mem pli ofte nomiĝis Jeanquirit aŭ Julius. Grave rolis en ĉi tiu ligo ankaŭ la fikciaj figuroj Florestan kaj Eusebius.
Patrono de la David-liganoj estis David, la kronita kantisto kaj venkinto de la plej granda filistro. Ilia tasko estis laŭ fikcia eldiro de Florestan, ke ili "mortbatu la filistrojn, muzikajn kaj aliajn". Ili celis forturni sin de malnovaj konservemaj vidpunktoj kaj malfermi novajn vojojn al la artismaj formoj de muziko kaj arto.
Ankaŭ personoj, kiuj neniam partoprenis la aranĝojn de la David-liganoj, estis inkluzivitaj de Schumann kaj markitaj per fantazinomoj, ekz.
Schumann krome rigardis elstarajn komponistojn de la pasinteco kiel David-liganoj, ekz. Ludwig van Beethoven kaj Franz Schubert.
La ligo ĉiam denove estis grava en la verkoj de Schumann (ekz. "Davidsbündlertänze", "Carnaval").
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.