From Wikipedia, the free encyclopedia
Florestan kaj Eusebius estas du fikciaj personoj de la komponisto Robert Schumann, kiujn li kreis dum sia agado kiel muzikkritikisto kaj faris ilin sia esprimilo por diferencaj vidmanieroj de la kritikataj verkoj. Schumann rigardis ilin, kvankam ili estas fikciaj, kiel Davidsbündler (David-liganoj) kaj titolis en muzikaj cikloj pli malgrandajn pecojn per iliaj nomoj (Carnaval ) aŭ prezentis ilin kiel ties komponistoj (Davidsbündlertänze). La pianosonato n-o 1 f♯-minora aperis sub la nomoj de la du. Florestan kaj Eusebius samtempe estas anima portreto de Robert Schumann.
Florestan kaj Eusebius | |
---|---|
fikcia duopo | |
Kreita de | Robert Schumann |
Informoj | |
Florestan kaj Eusebius, la "friponetparo" (Robert Schumann), akompanis la verkistan agadon de Schumann kiel muzikkritikisto dum lia tuta vivo. Verkemo estis heredaĵo: Lia patro August Schumann estis eldonisto kaj sin rigardis kiel "homme de lettres", tiel ke ne mirigas, ke lia filo estas literature klerigita kaj ankaŭ talenta pri verkado.
De la romano "Flegeljahre" de Jean Paul, publikigita en 1804, Schumann estis profundege kortuŝita. Kun la malegala ĝemeloparo "Vult kaj Walt" priskribita en la libro, Schumann povis sin identigi. La analogeco de la karakteroj de Vult, ne obeas al ajnaj konvencioj, same kiel la trankvila kaj radikiĝinta Walt al la karakteroj de ekstrema, impetega Florestan kaj de elegia, kontempla Eusebius montras sur tio, ke la roluloj el la romano de Jean Paul starigis modelon.
Ĉi tiu traduko orientiĝas je la ritmo de la poemo, malatente la rimojn
Florestan kaj Eusebius aperis unuan fojon en kritiko pri la pianokomponaĵo de Frédéric Chopin pri la dueto "Là ci darem la mano" („Dobnu al mi la manon“) el la opero „Don Giovanni“ de Wolfgang Amadeus Mozart. La kritiko estis publikigita en 1831 sub la pseŭdonimo Julius en la lepsika „Allgemeine musikalische Zeitung“, (la revuo, al kiu Schumann ekde 1834 konkurencis per sia „Neue Zeitschrift für Musik“) kaj sin prezentis laŭ novela formo, kio estis tiutempe kutima stilrimedo. Jam la verkisto E.T.A. Hoffmann verkintis per sia literatura figuro, „kapelmajstro Johannes Kreisler“, poeziajn muzikkritikojn por „Leipziger musikalische Zeitung“. Ankaŭ komponisto Claude Debussy inventis jardekojn poste por siaj muzikkritikoj fikcian interparolanton: „Monsieur Croche“ - kiu tamen tute ne aperas poezie, sed male senhumura kaj sobra.
La karaktera diverseco de Florestan kaj Eusebius laŭas intencitan dramecon: Schumann uzis ilin por la prezentado de malsamaj vidmanieroj sur la pecojn kritikatajn de li. En kelkaj kritikoj la antiteza rigardmaniero tamen estas malpli malsama artkompreno ol male la malsama temperamento de la figoroj servantaj kiel sontubo. Flanke de Florestan kaj Eusebius ofte staras „Majstro Raro“ (komence Friedrich Wieck baptopatris por ĉi tiu figuro). Li alprenas la funkcion de objektiva rigardanto kaj mildigas polarizojn.
Ankaŭ tie, kie Florestan kaj Eusebius ne estas menciitaj en kritikoj aŭ indikataj kiel ties "aŭtoroj", iliaj ecoj kaj parte iliaj malbonkondutecoj pregas multajn el la tekstoj de Schumann. Schumann estis homo kun ofte malaj sentoj kaj je la formado de siaj kritikoj kaj je la komponado ne nur formale, sed ankaŭ stile tre multfaceta. Ekde milda rikano ĝis akra moko, ekde silenta konsento ĝis ambicia vervo al li nenio fremdis, kaj lia „Neue Zeitschrift für Musik“ estis ideala kampo por eksperimentado. Oni volonte mencias ĉirilate lian kritikon pri la opero La profeto de Giacomo Meyerbeer, ("Le Prophete"), kiu eniris la muzikhistorion kiel plej mallonga kritiko, ĉar Schumann post spektado de la prezentado enmetis ĝin ja ne kiel priparolado, sed nur per † kiel mortanonco en sian revuon.
En sian David-ligon Florestan kaj Eusebius enprenis krom la kunverkantaj kritikistoj ankaŭ - kvazaŭ prohonore - samtempajn komponistojn, kiuj laŭ ilia opinio povis alkonduki la urĝe necesan novan tempon. Kiel ekzemploj nomate estu Hector Berlioz, Norbert Burgmüller, Frédéric Chopin, Franz Liszt, Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Schuncke.
En la lasta kritika artikolo li sindediĉis sub la titolo „Novaj vojoj“ al Johannes Brahms, kiun li en tiu preskaŭ himne anoncis kiel granda estonta komponisto.
Verkado de muzikkritikoj komence de la 19-a jarcento estis kelkrilate defio: tiutempe estis tute ne tiom da muzikaj prezentadoj de instrumentaj resp. orkestraj verkoj kiel oni nuntempe atendas kiel memkompreneblaj. Oni ankaŭ ne trafis sur tre multajn elstarajn artistojn aŭ orkestrojn. Loĝante en Lepsiko Schumann ja havis bonŝancon, ĉar la lepsika Gewandhaus-orkestro estis unu el la plej bonaj siatempaj, tamen oni verkis muzikkritikojn malpli post prezentadoj ol male surbaze de la studado de notoj resp. partituroj. Ankaŭ Schumann eksidis ĉe la pianon kaj traludis novaperaĵojn por poste taksi ilin laŭkvalite.
Priparolado de op. 2 de Frédéric Chopin, variacioj pri "là ci darem la mano" (el 1831, eltiraĵo)
Priparolado de la sonato en c-minoro de Delphine Hill Handley (el 1835, mallongigite)
Priparolado de Grand Sonate élégique f. Klav. f-moll, op. 33 [recte: op. 32] de Carl Loewe (el 1835, eltiraĵo)
Ke Schumann rigardis Florestan kaj Eusebius kiel portretoj de siaj propraj, personaj animaj fartoj, precipe klariĝas en siaj memironiaj poemoj por Clara Wieck (Schumann skribas al Klara) de 1838:
Al certa novedzino, kiu neniel volas dudekjarulon kiel edzo
Schumann prezentis Florestan kaj Eusebius ne nur kiel karakterpecoj en Carnaval op.9, sed ankaŭ eĉ kiel komponistojn. Li nomis kaj Davidsbündlertänze op.6 kaj ankaŭ pianosonato f♯-minora op.11 en la unuaj eldonoj kiel verkoj de Florestan kaj Eusebius. Ĉi tiujn du pianoverkojn Schumann mem rigardis kiel esprimo de intima amo inter si kaj Clara Wieck.
Davidsbündlertänze komencas per citaĵo el mazurko de Clara Wieck („moto de C.W.“). Ties kapmotivo destinas la plej multajn el Davidsbündlertänze, kiuj tamen laŭ propra eldiro de Schumann malpli estas dancoj ol male pensoj de antaŭgeedziĝa festo kaj geedziĝfesto. „Malnova eldiro“ kiel moto aludas la amimajn ŝarĝojn kaj esperojn, kiuj estis ligitaj kun la amo kontraŭata de la patro de Clara:
Ĉiam kaj en ĉiu tempo
Ligiĝas ĝojo kaj sufero.
Restu pia en ĝojo kaj kuraĝe
Pretu al sufero
En la unua movimento de pianosonato op.11 sin interligas temoj de Clara Wieck (el ties op.5) kaj de Robert Schumann. sur la titolpaĝo de la unua eldono staras:
PIANOFORTE-SONATE CLARA |
Traduko:
PIANOSONATO dediĉita de |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.