From Wikipedia, the free encyclopedia
Daska (urdue ڈسکہ) estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Sialkot, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Daska | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 146 579 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 19′ N, 74° 21′ O (mapo)32.31666666666774.35 [+] | ||
Alto | 217 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Daska situas 94 kilometrojn de Fajsalabado, 205 kilometrojn de Lahoro, 324 kilometrojn de Islamabado, 358 kilometrojn de Peŝavaro, 489 kilometrojn de Sukur (Pakistano), 850 kilometrojn de Karaĉio. La tero ĉirkaŭ Daska estas tre plata, la kanaloj estas ege oftaj.
Daska estis establita dum dominado de mogoloj en la 17-a jarcento. La origina loknomo estis Ŝahjahanabad. Estis tempo, kiam la kampoj apartenis al familio Das, tial dum dominado de britoj la pli nova loknomo estis Daska.
Daska estas kreskanta industria urbego pro manĝaĵa industrio, produktado de agrikultura maŝinaro, sportaj varoj kaj muzikaj instrumentoj. En la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo estas vaste evoluinta.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
34 487 | 55 555 | 102 883 | 175 464 |
La loĝantaro de la urbo kreskis preskaŭ kvinoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.8%, iomete pli alta ol la mezumo 2.4% nacia kresko.
En Daska la meza temperaturo estas 22 °C. La plej varma monato estas junio kun 34 °C, kaj la plej malvarma januaro kun 11 °C. La averaĝa pluvokvanto estas 1195 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte pro la musono en aŭgusto kun 336 milimetroj.
Daska atingeblas per vojoj, sed trajno estas ĉirkaŭ 17 km. Internacia flughaveno servas en Sialkot.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.