Daphniphyllum , ankaŭ nomata ŝajnlaŭro , estas la sola plantgenro el la familio de la Daphniphyllaceae (Dafnifilacoj ). Ĝi konsistas el dek ĝis 40 ĉiamverdaj specioj el Orientazio .
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion Daphniphyllum
Cercidiphyllum japonicum
Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
Fermi
folioj de Daphniphyllum teysmannii
floroj de Daphniphyllum teysmannii
fruktoj de Daphniphyllum teysmannii
La specioj de la genro estas ĉiamverdaj , laŭrosimilaj arboj aŭ arbustoj . La folioj havas tigojn.
La specioj estas monoikaj .
En grapolaj floraroj la floroj staras kune. La etaj floroj havas du ĝis ses sepalojn. La planto ne havas sepalojn . La fruktoj estas globoformaj drupoj kun prujnkovrata ŝelo.
La disvastigejo estas Orientazio . De Japanujo kaj Koreujo la genro etendiĝas trans Ĉinujo al Hindujo . Kaj kreskas sur la malajaj kaj indoneziaj insuloj. Izolita trovejo ekzistas en Srilanko kaj en suda Hindujo.
La genro Daphniphyllum estis starigita en 1827 fare de Carl Ludwig Blume [1] , kaj en 1869 ĝi estis enordigita en la familio Daphniphyllaceae (Dafnifilacoj). Ene de la Saksifragaloj la parencaj rilatoj ankoraŭ ne estas klaraj, la frataj grupoj de Daphniphyllum estas kaj kacurarboj (Cercidiphyllaceae ) kaj Peoniacoj (Paeoniaceae ). La genro havas inter 10 kaj 30 speciojn. La sola kelkfoje kultivata ornamarbo en Eŭropo estas Daphniphyllum macropodum .
Jen listo de specioj[2] :
Daphniphyllum atrobadium CROIZAT & METCALF: la hejmregiono estas la insulo Hajnano .
Daphniphyllum beddomei CRAIB: La hejmregiono estas Tajlando , Birmo , Kamboĝo kaj Vjetnamio .
Daphniphyllum borneense Ŝablono:Person : La hejmregiono estas insulo Borneo .
Daphniphyllum buchananiifolium HALLIER F.: La hejmlando estas Filipinoj
Daphniphyllum calycinum BENTH.: Ĝia hejmregiono estas sudorienta Ĉinujo kaj norda Vjetnamio.
Daphniphyllum celebense K.ROSENTHAL: La hejmregiono estas la insulo Sulaveso .
Daphniphyllum ceramense (T.C.HUANG) T.C.HUANG: La hejmregiono estas la insulo Malikuo.
Daphniphyllum chartaceum K.ROSENTHAl (sin.: Daphniphyllum divaricatum (T.C.HUANG) J.X.WANG): La regiono de la disvastigo estas Nepalo ĝis Junano .
Daphniphyllum dichotomum (T.C.HUANG) T.C.HUANG: La hejmregionoj estas Sabaho kaj Saravako sur la insulo Borneo.
Daphniphyllum glaucescens BLUME (inkl. Daphniphyllum lancifolium HOOK.F.): kun tri varioj. La hejmregiono estas Malajzio.
Daphniphyllum gracile GAGE: kun du varioj. La disvastigejo estas Sulaveso ĝis Papuazio.
Daphniphyllum griffithianum (WIGHT) NOLTIE (sin: Daphniphyllum laurinum (BENTH.) BAILL.): La hejmlando estas la okcidenta Malajzio.
Daphniphyllum himalense (BENTH.) MÜLL.ARG.: kun du subspecioj. La disvastigejo estas de la Himalajo ĝis la suda Ĉinujo.
Daphniphyllum luzonense ELMER: La hejmregiono estas Tajvano kaj la Filipinoj,
Daphniphyllum macropodum MIQ.: La hejmregiono estas la suda Ĉinujo Tajvano, Koreujo kaj Japanujo.
Daphniphyllum majus MÜLL.ARG.: kun kvar varioj. La hejmregiono estas Ĉinujo kaj Hindoĉinujo.
Daphniphyllum neilgherrense (WIGHT) K.ROSENTHAL: La hejmlando estas Srilanko kaj la suda Hindujo.
Daphniphyllum papuanum HALLIER F.: Kun du varioj. La hejmregiono estas Novgvineo .
Daphniphyllum parvifolium QUISUMB. & MERR: La hejmregionoj estas la insulo Luzonoen Filipinoj.
Daphniphyllum paxianum K.ROSENTHAL: La hejmregiono estas Siĉuano , Junano kaj Gŭangŝjio en Ĉinujo kaj Laoso.
Daphniphyllum pentandrum HAYATA: La hejmregionoj estas Kamboĝo, Vjetnamujo, Tajvano kaj suda Ĉinujo.
Daphniphyllum scortechinii HOOK.F.: La hejmregiono estas la malaja Stato Perako .
Daphniphyllum subverticillatum MERR.: La hejmregiono estas Guangdongo en Ĉinujo.
Daphniphyllum sumatraense (T.C.HUANG) T.C.HUANG: La hejmlando estas la okcidenta Sumatro.
Daphniphyllum teysmannii KURZ EX TEIJSM. & BINN.: La hejmregiono estas la insulo Jeju-do de Koreujo en Japanujo ĝis insuloj Nansei.
Daphniphyllum timorianum (T.C.HUANG) T.C.HUANG: La hejmregiono estas la Malgrandaj Sundoinsuloj .
Daphniphyllum woodsonianum T.C.HUANG: La hejmregiono estas la norda Sumatro.
Daphniphyllum yunnanense C.C.HUANG: La hejmlando estas Ĉinujo.
Carl Ludwig Blume: Bijdragen tot de flora van Nederlandsch Indië . p. 1152.
R. Govaerts: World Checklist of Daphniphyllaceae . The Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew.
Min Tianlu & Klaus Kubitzki): Daphniphyllaceae . In: Wu, Z.Y., Raven, P.H. (Hrsg.): Flora of China .
Rafael Govaerts, R. (Eld.): World Checklist of Selected Plant Families . Daphniphyllum Royal Botanic Gardens Kew, elŝutita 2015/01/12