nederlanda fizikisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Danny ten Haaf (naskiĝis la 11-an de septembro 1968 en Nederlando, do nun 56-jara) estas nederlanda fizikisto kaj esperantisto. Interalie li de 1995 ĝis 1997 estis prezidanto de TEJO.
Danny ten Haaf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de septembro 1968 en Nederlando |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | nederlandano |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | fizikisto esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | NEJ TEJO |
Post fino de la mezlernejaj jaroj en la lernejo Dominicus College de Nijmegen, li en 1986 ekstudis en la renoma universitato de Leiden. Komencinte sian movadan karieron en la organiza teamo ("la porkidoj") de la IJK 1989 en Nederlando, Danny inter la jaroj 1990 kaj 1994 aktivis en la estraro de Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ).
Inter 1991 kaj 1995, li plenumis la rolon de kasisto en la estraro de TEJO. En la IJK 1995 li elektiĝis prezidanto de TEJO, transprenante la taskon de la samlandanino kaj multjara estrara kolegino Saskia Idzerda. Tamen li aldone al la gvidado de la TEJO-estraro plu tenis kelkajn malnovajn okupojn el la jaroj antaŭ 1995: Li kiel komitatano A de UEA restis aktiva en la komunikado inter la movadaj organizaĵoj UEA kaj TEJO, kaj samcele ankaŭ restis observanto de TEJO en la estraro de UEA. En 1997 li finis la internacian estraran aktivadon, kaj koncentriĝis pri la profesia vivo kaj la kreo de familio. Plu li membras en la esperantlingva kanta ensemblo Akordo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.