Dana Evangelia Luterana Eklezio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dana Evangelia Luterana Eklezio aŭ Dana Popola Eklezio (dane Folkekirken signifante "Popola Eklezio") estas la plej granda el la kristanaj eklezioj en Danio. Laŭ la oficialaj datumoj de januaro 2013, ĉ. 79,1 % el la danoj estis anoj de tiu ĉi ŝtata eklezio, kvankam malpli ol 5 % ĉeestis la diservojn ĉiudimanĉe. La Dana Eklezio aliĝis al la Reformacio kaj posedas luteranan doktrinon kaj ritaron.
Rapidaj faktoj ŝtata eklezio • nacia eklezio • indeks-termino, Komenco ...
Dana Evangelia Luterana Eklezio | ||
---|---|---|
ŝtata eklezio • nacia eklezio • indeks-termino | ||
Komenco | 1536 vd | |
Lando(j) | Danio vd | |
Membro de | Monda Konsilio de Eklezioj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La Eklezio organiziĝas je 12 diocezoj kaj ĉirkaŭ 2000 paroĥoj.
La Dana Eklezio estas ŝtata. La dana parlamento estas ĝia leĝdona aŭtoritato, kvankam ĝiaj membroj estas liberaj je aparteno aŭ ne al la eklezio. La Ministro de Ekleziaj Aferoj, nune Manu Sareen, estas ĝia pleja administra aŭtoritatulo, kaj la Reĝino la ekleziestro.