usona aŭtoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Dan BROWN [braŭn] naskiĝis la 22-an de junio 1964 en Nov-Hampŝiro (Usono) kiel filo de profesoro pri matematiko kaj profesia muzikistino. Li kreskis ĉirkaŭate de paradoksoj inter scienco, religio kaj arto, kiel tre bone konstateblas en liaj libroj. Li diplomitiĝis en Amherst College (Masaĉuseco, Usono) kiel instruisto de la angla lingvo kaj studis arthistorion en la universitato de Sevilo (Hispanio).
Dan Brown | |||||
---|---|---|---|---|---|
Usona verkisto | |||||
Persona informo | |||||
Dan Brown | |||||
Naskiĝo | 22-an de junio 1964 (60-jaraĝa) en Exeter, Nov-Hampŝiro, Usono | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Amherst College (en) Lernejo Phillips Exeter vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto muzikisto prozisto ĵurnalisto romanisto instruisto scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | Literatura aktiveco, prozo, trilero, muziko kaj thriller (en) vd | ||||
Aktiva dum | 1998– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Da Vinci Code | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ĉesigis la laboron kiel instruisto de la angla por dediĉi sian tempon plene al verkado. Lia unua verko, Digital Fortress (Cifereca Fortikaĵo) (1998), kiu unue aperis kiel elektronika libro, kaŭzis nacian furoron. Poste sekvis Angels and Demons (Anĝeloj kaj demonoj) (2000) kaj Deception Point (Trompejo) (2001). Plej fama li iĝis per The Da Vinci Code (La da-Vinĉi-kodo) (2003).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.