Damo kun ermeno
pentraĵo de Leonardo da Vinci / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Damo kun ermeno (ofte nomata ankaŭ "La Damo kun vizelo") estas pentraĵo el ĉ. la jaroj 1483-1490 de itala renesanca pentristo Leonardo da Vinci. La portreto estis kreita en Milano en la tekniko de tempero sur juglanda tabulo kaj prezentas Cecilia Gallerani, amatinon de duko Ludoviko Sforza.
Rapidaj faktoj
La Damo kun Ermeno | |
Leonardo da Vinci, 1483-1490 | |
oleo sur ligno | |
54,7 × 40,3 cm | |
Muzeo de Czartoryski en Krakovo | |
Fermi
La pentraĵo troviĝas en muzeo de la familio Czartoryski en Krakovo. Ĝi estas unu el la plej valoraj pentraĵoj de polaj muzeoj kaj la sola verkaĵo de Leonardo da Vinci en Pollando. Cetere, La Damo kun ermeno estas unu el nur kvar portretoj, kiujn kreis Leonardo; la ceteraj estas La Gioconda, Ginevra de' Benci kaj La belle ferronnière.
- Kategorio Damo kun ermeno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri arto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |