From Wikipedia, the free encyclopedia
Dadu (urdue دادُو, sinde دادو) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono. La loknomo signifas: frato, tamen laŭ alia opinio ĝi devenas de poeto vivanta en la antikvaj tempoj.
Dadu | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 146 179 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 44′ N, 67° 47′ O (mapo)26.73194444444467.775 [+] | ||
Alto | 24 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dadu, Sindh [+] | |||
Dadu kuŝas sur ebenaĵo laŭ okcidenta (dekstra) bordo de la rivero Induso en Pakistano. Sukur troviĝas 151, Hajderabado (Pakistano) 162, Karaĉio 222, Kveta 395, Multano 527, Fajsalabado 734, Lahoro 834, Peŝavaro 885, Rawalpindi 916, Islamabado 928, kilometrojn (aere) .
Aŭtentikaj fontoj mankas pri malnova historio de Dadu. Dum dominado de britoj (1843-1947) ĝi apartenis al distrikto de Karaĉio, poste al aliaj distriktoj, ekde 1931 oni establis propran distrikton, sed en 2004 ĝi aliĝis al distrikto de Ĝamŝoro, fine iom poste denove sendependiĝis. La fervojo konstruiĝis dum la brita periodo.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
30 184 | 39 298 | 102 550 | 171 191 |
La loĝantoj estas islamanoj (97,5 %) kaj parolas parte la sindan lingvon (50,0 %) kaj sarajkian lingvon (43,3 %).
En Dadu la plej grava lernejo estas universitata kampuso.
Dadu situas laŭ la fervoja linio inter Kotri kaj Ŝikarpur. La urbego estas tuŝata per aŭtoŝoseo inter Karaĉio-Peŝavaro, krome estas atingebla simila vojo tra ponto post 30 km, fine estas nova rekta aŭtoŝoseo al Karaĉio. Dadu havas lokan flughavenon semajne po unu flugoj al Karaĉio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.