![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/Juvenile_rimu.jpg/640px-Juvenile_rimu.jpg&w=640&q=50)
Dakridio
Plantogenro el la familio de la podokarpacoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La dakridio (Dacrydium) estas genro de koniferoj apartenantaj al la familio de la podokarpacoj. Dek ses specioj de ĉiamverdaj dioikaj arboj kaj arbedoj nuntempe estas agnoskitaj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Dacrydium cupressinum | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La genro estis unue preskribita fare de Solander en 1786, kaj antaŭe ampleksis multe pli da specioj, kiuj estis dividitaj en la sekciojn A, B, kaj C de Florin en 1931. La revizioj de Laubenfels kaj Quinn (vidu la bibliografion), reklasifis la antaŭan sekcion A kiel la nova genro Falcatifolium, subdividis la sekcion C en la novajn genrojn Lepidothamnus, Lagarostrobos kaj Halocarpus, kaj konservis sekcion B kiel la genro Dacrydium.
La natura arealo de la dakridio etendiĝas ekde Novzelando, Novkaledonio, Fiĝio kaj Salomonoj tra Malesio (Novgvineo, Indonezio, Malajzio kaj Filipinoj), al Tajujo kaj suda Ĉinujo.