DAISY (sonlibra formato)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Digital Accessible Information System (DAISY) estas teĥnika normo por digitalaj sonlibroj, periodaĵoj kaj komputilaj tekstoj. Ĝia celo estas anstataŭi skribitan tekston per aŭdebla teksto por homoj, kiuj ne aŭ malfacile povas legi skribitan tekston, precipe uloj kun blindeco, parta vida malkapablo aŭ disleksio. La DAISY-konsorcio mem disponigas la tielnomitan DAISY Pipeline, malfermfontecan konvertan ilon por la produktado de DAISY-libroj[1].
Bazita sur MP3 kaj XML ĝi ekstendas kapablojn de tradiciaj sonlibroj kun novaj funkcioj: uzanto povas eki kaj removi markojn, akurate navigi, kaj konfiguri rapidecon de parolo sen distordoj. Redaktoroj povas eki strukturojn kiel tabeloj kaj bibliografioj alireblaj per aŭdo.[2] Tiu ebligas, ke legantoj povas navigi akurate ankaŭ en enciklopedioj kaj lernolibroj, kiu ne eblus en tradiciaj formatoj.[3]
Ĝi eblas sekan nivelon en navigado por prilabori tekston, ankaŭ bildojn kaj formulojn kodiĝitaj en MathML formato. La teksto estas sinkronigita per marklingvo, kiu ebligas navigadon en ĉiuj direktoj.[4] Pli novaj versioj havas alian strukturon: DAISY 2 baziĝas sur XHTML kaj SMIL,[5] DAISY 3 sur XML, kaj estas normo kun nombro ANSI/NISO Z39.86-2005.[6]
DAISY Consortium estas kreita en 1996, kaj enhavas pliajn internaciajn organizaĵojn por egaleco de homoj, kiuj ne aŭ malfacile povas legi ebenan aŭ ĉian skribon, kaj helpi ilin akiri informon[7] Oficiale la usona (National Information Standards Organization, NISO) delegis taskon de subteno de normo DAISY/NISO.[8]